Legu x-sisteme

StRIGo-5, 5-8 novembro '99

StRIGo estas ĉiujara, jam tradicia kunveno de centr-rusia Esperanto-junularo. StRIGon inventis kaj ĉiam organizis moskva klubo MASI (Moskva Amikaro de Studentoj kaj Instruistoj). Kutime dum StRIGo oni multe okupiĝas pri psikologio, sinekspreso, interkompreno, ktp.

Ĉi-jare jam la kvina StRIGo okaziĝis en antikva urbo Kostroma, kiu situas sur bordoj de Volga inter Jaroslavl kaj Ivanovo. Do estis ankaŭ parto de esperantista "ekspansio" en Kostroma-on, kie ĝis ĉi-jaro esperantistoj tute ne troveblis.

Tradicie StRIGo estas aranĝo por Esperanto-novicoj kaj pro tio estas la plej krokodil-tolerema el rusiaj Esperanto-kunvenoj. Pli ol duono de programeroj estis ruslingvaj. Jen ekzemplo de unu StRIGa tago:

Kiam: 8.15 Kio okazas: Vekiĝo - Kiu respondecas: Oĉjo Dadaev - Kie: Fiŝejo, Florejo
8.30-8.50 - Matena gimnastiko - Pavel Volkov - Unuiĝo
9.00-9.30 - Matenmanĝo - Katjonka, Lenka - Verda ĝardeno, Ĝuo
9.40-10.40 - Pentrado - Vika Budkeviĉ - Kunagado
samtempe - Multvoĉa kantado - Oksana Zvereva - Etoso
samtempe - danco Flamenko - Anja Dadaeva - Unuiĝo
samtempe - Biĥeviorismo (ruslingve) - Luda Volodejeva - Harmonio
10.50-12.20 - Esperanto-kurso por novicoj - Oleg Kuznecov, Nataŝa Nazariĉeva - Kunagado, Verda Ĝardeno
samtempe - E-kurso por komencantoj - Andreo Ananjin, Onjo Ĉerniŝova - Etoso, Florejo
samtempe - E-kurso por progresantoj - Oksana Zvereva, Aleksej Besĉastnov - Interkompreno, Harmonio
samtempe - E-kurso por aplikantoj - Irina Gonĉarova, Oĉjo Dadaev - Fiŝejo
12.30-14.00 - Solvado de konfliktaj situacioj pere de Ajki-taktiko - O.Dadaev - Unuiĝo
samtempe - Trejnado de komunikaj scioj (ruse) - Lena Gross - Kunagado
samtempe - Kreejo (ruse) - Luda Volodejeva - Interkompreno
samtempe - Edza kontrakto (ruse) - Maksim Goldin - Harmonio
14.00-14.50 - Tagmanĝo
15.00-17.00 - TSIT-elementoj por administrado kaj reklamo - Aleksej Besĉastnov
samtempe - Trejnado "Mi kaj vi" (ruse) - Saŝa Goldina - Unuiĝo
samtempe - Kompilado de statuto por socia institucio (ruse) - Maksim Goldin - Harmonio
samtempe - Makiaĝo: vidu belon en la alia (ruse) - Irina Aleksejeva - Kunagado
17.00-17.20 - Bufedo
17.20-18.20 - Ni kaj aliaj (trejnado pri nia kompreno de handikapuloj, plejparte ruse) - Katjonka - Etoso
samtempe - Kontaktoj: kiel igi ilin optimala (ruse) - Lera Puŝkarskaja, Saŝa Ĥrustaljov - Harmonio
samtempe - Enfamiliaj konfliktoj (ruse) - Lena Akimova (Etulino)
samtempe - Sportaj ludoj (senlingve ;) - Sergej Volodejev - Unuiĝo
18.30-20.00 - Izoterikaj aspektoj de partnereco (ruse) - Sergej Vasiljev - Etoso
samtempe - Grupa dinamiko (ruse) - Lena Gross - Kunagado
samtempe - Kelkaj aspektoj de administrado (ruse) - Artjom Tankov - Interkompreno
20.00-20.40 - Vespermanĝo - Ĝuo
20.50-22.00 - Koncerto: versoj kaj kantoj (plejparte Esperante) - Oksana Zvereva - Etoso
22.10-23.40 - "Divenu la rolon" - Irina Gonĉarova - Unuiĝo
samtempe - "Tandemo" (teatra ludo ruslingve) - Lena Budinovskaja - Etoso
23.50-25.50* - Tea meditado - Roman Bolŝakov - Interkompreno
samtempe - Biodancoj - Irina Gonĉarova - Harmonio
samtempe - Partnereco en multiplik-filmoj (ruse) - Nika Kuĥtina - Unuiĝo
26.00-26.30 - Vespera kunveno - Polina Belova - Etoso
*Kompreneble 24 horoj ne sufiĉis, kaj nia plentago estis longa je 26-27 horoj... :)

La programo okaziĝis en mezlernejo, luita por-dum festotagoj. Oni lernis, ludis, babiladis kaj dormis en lernoĉambroj. Mi devas substreki, ke la ejo estis tute nemalbona, pro kio egan dankon al laborantaro de la lernejo kaj al MASI-anoj (precipe Katjonka kaj Lenka), kiuj la mezlernejon trovis.

La kvina StRIGo estis por mi la unua. Kaj impresoj abundas: novaj homoj, novaj scioj. Tamen mi, ĉar mi estas homo suda, pli ŝatis someran tendaron OkSEJT... Ja en Kostroma nun frostas kaj ventas :~)

Kelkaj dum-StRIGaj fotobildoj:

Ni ludas psikoludon Mafio
Oni dormis sur seĝoj
Oni seriozas

Via Slavik Ivanov



Reen al la ĉefa paĝo