Ne juĝu severe, ja estis la unua kaj eble la lasta provo. La veran poezion oni trovu, ekzemple, en Esperanto/Kulturo/Literaturo/Poezio/.
P.S.: Du lastaj poeziaĵetoj estas influitaj de iom similaj verkoj de osetlingvaj poetoj Seka Gadijev kaj Kosta Ĥetagurov, sed tute ne estas tradukoj.
18-19.07.1999
Traduko el heredo de klasikulo de osetlingva literaturo Georgij Malijev (Maliti Geŭargi), digora (okcidenta) dialekto de oseta lingvo, tradukita 24.07.1999. MALITI Geŭargi estas taksita kiel la plej talenta el digoraj poetoj.
Juna fiŝkaptistino (el Heine)
Al la brusto vi senzorge Metu kapon, belulin', - Pri l'boato interonde Vi ne timas ja, knabin'. |
Касалгдзау кизгæ (Гейнейæ)
Бараггенæй ду мæ реумæ Æркъола кæнæ дæ сæр, - Дæ цолахъæн ду уæлденгиз Ку нæ тæрсис æппундæр. |
Pro dufoja uzado de tiel nomataj adasismoj la traduko ne povas klasifikati kiel bona. Tamen nemalbona provo ĉiuj diras tiel... ))) Pluse la traduko bone sekvas (preskaŭ laŭvorte) la originalon. Mi timas, ke pli bonan tradukon mi neniam plu faros...
Mi estas amanto
Sed kiun mi amas?
Ĉu tiome gravas
Objekto amata?
Jen tion ĉi mi verkis por la antaŭdonita rimo "infero-afero, eterno-lanterno":
Interese, ke ĉion-cxi mi verkis kun vinditaj okuloj (tiutage mi partoprenis trejnadon "Ni kaj aliaj" de Katjonka Bebenina, kiam ni povis dum unu tago senti, kiel esti nevidanto).
Kaj jen kion mi verkis sekvatage (jam neblinde) laŭ donita ruslingve temo: