Distanca Esperanto-kursoDe decembro 1999-a en Interreto funkcias Esperanto-kurso por ruslingvanoj. La kurso fakte estas dissendolisto esperanto-kurso@yahoogroups.com, al kiu povas aliĝi ĉiu deziranto. La lernado en nia dissendolisto estas publika: ĉiu vidas ĉiujn. Ĉiu lernanto povas ĉerpi por si ekzemplojn el leteroj de aliaj lernantoj. La instuistoj povas korekti unu alian. Sukcesa lernanto rajtas kontroli lecionojn de aliaj lernantoj, se li mem jam sukcese pasis tiujn lecionojn. Certe estas pridiskutindaj gramatikaj kaj leksikaj aferoj. De temp' al tempo niaj listanoj renkontiĝas vid-al-vide. Ekzemple Festivalon "Esperanto - Lingvo arta" apud Peterburgo (marto 2001) ĉeestis kaj aktive partoprenis instruistoj Aleksandr Osokin kaj Vjaĉeslav' Ivanov, kaj ankaŭ niaj fierindaj lernantoj - Ivan Lobanov, Griŝa Saviŝĉev, Sergeo Ogurcov. Jen estas kelkaj fotoj:
Natalja Lobanova, Grigorij (Griŝa) Saviŝĉev, Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov,
Aleksandr Osokin, Ivan Lobanov, Sergej Ogurcov kaj Nataŝa Maslonkina Famgalerio
ICQ 25880917 ICQ 48096055 ICQ 7977018 Sukcesaj finintoj:
ICQ 71710992
La dissendoliston esperanto-kurso abonas ĉ. 100 homoj. Tiu nombro konstante kreskas. La sistemo permesas lerni per ies eraroj - kaj multaj ĝuste tiel faras. Ĉi-sube estas listo de homoj, kiuj tamen sendas siajn faritajn ekzercojn al dissendolisto kaj per kies eraroj lernas la aliaj:
Laste renovita: la 20-an de aprilo, 2001.
|
|