Чемпионат италии ставки Vidu la samon en Esperanto-alfabeto (Plej bone videblas per Internet' Iksplorer 4.72 )

Osetoj estas la sola popolo en Norda Kauxkazio (krom, eble, kazakoj) ne adoptinta islamon kaj konservanta kristanismon. Kristanaj tradicioj en Osetio estas tre originalaj kaj havas siajn radikojn en la malproksima deka jarcento, kiam prapatroj de nunaj osetoj, alanoj, akceptis kristanismon el BizanУa imperio. Post la furioza invado de mongoloj en 1238-39 alanoj estis devigitaj foriri al montoj.

Inter osetaj busxaj legendoj trovigxas rakontoj pri martiroj kaj pravuloj, pri diferencaj mirakloj faritaj de Dio kaj sanktuloj. Cxi tie vi trovos unu legendon - pri Hxetag, kiu estis firma je sia kredo.

Antaux ol mi komencos rakonti - iom da vortoj pri specialecoj de kulturo kaj religio de osetoj. Osetoj, kvankam pluraj ili estas baptitaj en ortodoksaj pregxejoj, ne pregxas en temploj. Plej bona esprimo de estimego al Dio en Osetio estas pregxa mangxado, "kuvd". Kion euxropano nomus "tostoj", cxe la oseta tablo havas ecojn de pregxaj paroloj. La unua tia parolo cxiam estas gloranta Majestan Dion, la dua - gloranta favoranton de Osetio Sanktan Uxastirgxi-on (st.Uxastirgxi ekvivalentas al st.Georgio de ortodoksa tradicio). Gastamo okupas delonge altan lokon en valorsistemo de osetoj, gastohavuloj more organizas pregxan mangxadon honore je ilia gasto.

 

Hxetag

Dum malproksimaj tempoj grupoj de alanoj vivis en Kabardio kaj cxe bordoj de Kuban'-rivero. Apud la bordo de Granda Zelencxuk', rivero enfluanta al Kuban', vivis princo Inal'. Li havis tri filojn, kies nomoj estis Beslan', Aslanbeg' kaj Hxetag. Beslan' igxis prapatro al dinastio de kabardaj princoj. Aslanbeg' restis senfila. Kiam islamo komencis preni regantan pozicion en Kabardio, kiam antikva kristana pregxejo de Zelencxuk' subiris akvon de lago pro la terdeglito, ecx tiam Hxetag estis fidela al sia Dio. Siaj parencoj pro tio kolerigxis al Hxetag, ne rekonis lin kiel unun el la familio. Kaj tiam Hxetag ekvojagxis al Osetio. Eksciinte pri tio, liaj malamikoj decidis atingi lin sur vojo kaj murdi, cxar li ne volis akcepti ilian religion.

Hxetag iris al Kurtata intermonto, kiam en stepo apud la loko de nuna Suxadag'-vilagxo la malamikoj proksimigxis al li. La situacio estis dangxera. El la arbaro, kiu kovras la montojn pli sude, Hxetag auxdis krion: Hxetag, al arbaro! Al arbaro!". Kaj respondis pelata de malamikoj Hxetag al sia bonvolanto: Hxetag jam ne atingos arbaron, sed la arbaro - Hxetag-on!". Kaj tiumomente maso de arboj, kreskintaj sur deklivo de proksima monto, direktis sin al Hxetag, kaj kasxis lin. Malamikoj, timigitaj de tiaj mirakloj, foriregis.

Jen kiel aperis Arbareto de Hxetag aux Pregxloko en Ronda Arbaro. Kaj sur la montdeklivo, de kie translokigxis arbareto, ankaux nun kreskas nur herbo.

Hxetag vivis en la arbareto dum unu jaro kaj poste eklogxis en Nar-vilagxo. Kaj la arbareto igxis unu el plej gravaj sanktaj lokoj en Osetio. Cxiujare je julio cxi-jare je la dekdua de julio) homoj de tuta respubliko festas gajan feston de la Arbareto de Hxetag.

Kompare je arboj de proksimaj arbaroj, arboj en arbareto de Hxetag estas aliaj - pli altaj, pli dikaj, pli densaj foliare. Popolo gardas la Arbareton, kiel proprajn okulojn. Laux la legxo neskribita neniu havas rajton forporti el la Arbareto nek frukton, nek folion, nek brancxeton. Oni rakontas, ke iom da jaroj antauxe iu klerulo, vivinta en Ardon'-urbo, forportis kun si el la Arbareto brancxeton, kiel arogvoko al cxio, kion li opiniis esti obskuraj supersticxoj. Onidire, post du tagoj la klerulo strange malsanigxis (misfunkcioj de nerva sistemo); li resanigxis nur post kiam siaj parencoj vizitis la Arbareton kaj petis pardonon de sankta Uxastirgxi dum pregxa mangxo.

Antaux la Granda Patria milito (kiel popoloj de Rusio nomas militon kontraux germana fasxismo dum 1941-1945 jaroj) virinoj ne estis permesitaj viziti la pregxlokon de Uxastirgxi en arbareto de Hxetag. (Ecx nun virinoj ne prononcas nomon de tiu sanktulo, anstatauxante gxin per "favoranto de viroj" aux, dirante pri precipe Hxetag-arbareta Uxastirgxi, "sanktulo de Ronda Arbaro"). Sed kiam dum malfacilaj tagoj de milito viroj foriris por batali pro la patrolando, iu devis pregxi pro ili, kaj osetinoj transpasxis antikvan moron, pregxis sub la densaj brancxoj de la Arbareto al la "Rondarbara favoranto de viroj" por ke li protektu iliajn patrojn, edzojn, fratojn, amatojn sur batalkampoj.

"Kiel iam Majesta Dio savis Hxetag-on, tiel estu gardanta ankaux vin!" - unu de plej ofte sonantaj en Osetio bondeziroj.

 

Rakontis el oseta lingvo Vjacxeslav' Ivanov' laux materialoj de osetlingva jxurnalo "Rasxtdzinad (Vero)" N129 (19811).

Specialan dankon al Ocxjo Dadajev (Moskvo), kiu korektis kelkajn erarojn kaj donis altvalorajn konsilojn.

Reen al la cxefa pagxo
"Amikeco"
Vladikavkazo, 1999