Miaj fotoj

Mi estas Vjaĉeslav (Slavik) Ivanov el la suda parto de Rusio, urbo Vladikavkaz. Multaj Esperantistoj el la Reto petis min aldoni kelkajn fotojn de mi al tiu-cxi paĝo. Mi pigris-pigris, sed finfine faris la etan galerion. Vidu ĝin! Ĉiu bildo estas alklakebla — kaj per tio vi povas vidi iom pli! ;~)

Alklaku por vidi pliajn detalojn.

Dum unua jaro de lernado rusiaj infanoj festas "Adiaŭon al Abocolibro", kiam ili jam finlernis alfabeton kaj pli-malpli scipovas legi. Bilde vi povas vidi min sepjaran — mi ludis rolon de Abocolibro (ruse: Bukvarj) — sufiĉe fierinda rolo, mi supozas. Ŝajne estas la jaro 1985.

Alklaku por vidi pliajn detalojn!

Mia plej bona lerneja amiko Alan Biĉilov kaj mi. Vladikavkaz, aŭgusto 1992.

Alklaku pov vidi pliajn detalojn!

Festo de la "Lasta Sonoro" en mia lernejo N7. Fino de dekjarlonga mezlerna studo. Mi staras en tute novaj vestaĵoj, kiujn mi aĉetis per la monpremio, kiun mi gajnis kiel "La plej bona mezlernej-finanto de Vladikavkaz-1995". Estis varmega vetero en tiu majo. 25-a de majo, 1995.

Alklaku por vidi pliajn detalojn!

Ferioj inter la unua kaj dua kursoj de Universitato. Mi kaj mia ĉiama amikino Sofja (ni lernis kune en la mezlernejo N7). Somero, 1996.

Alklaku por vidi pliajn detalojn!!!

Mi kaj miaj kunlernantoj en prelegejo de matematika fakultato. Komenco de la dua kurso, septembro 1996. Proksimume tiutempe mi komencis lerni Esperanton.

Alklaku por vidi pliajn detalojn!

Mi en Osetia montaro surfone de Tbaŭ-monto. Centra Osetio, Julio, 1998.

Alklaku por vidi pliajn detalojn.



Mi dum rolludo ĉe tradicia Rusia Esperanto-junulara kunveno StRIGo. Ĉiuj estis bone vestitaj, ĉar ni planis disveturi post kelkaj horoj. Urbo Kostroma, novembro, 1999.

Alklaku por vidi pliajn detalojn.



Mi en Moskvo. Severaj frostoj enpelis min en la domon de Moskva Statistik-Ekonomia Universitato (MESI), kaj tie mi partoprenis tut-Rusian ekonomikan ludon "Delta". Januaro, 2000.

Vi ankaŭ povas vidi:

Vidindaj lokoj de Osetio
— Bild-galerio de la plej belaj lokoj de Norda Osetio, la lando, kie mi naskiĝis kaj maturiĝis. Belega montara naturo ktp.
Lando de miaj prauloj
— Eĉ pli sude de la Norda Osetio, en Orienta Turkio situas urbo Kars -- ĝuste tie en la XIX-a jarcento loĝis miaj prauloj, kiuj, interalie, estis kristanoj-molokanoj. Vi povas vidi la regionon kaj iomete ekscii pri molokanoj.
Revenu al la ĉefa paĝo de mia paĝaro.


Slavik Ivanov, Vladikavkaz, Rusio, 2000.